Tiberiada hebrea prononco

Teksto el la Kodekso de Halepo, Jehoŝua 1:1

La tiberiada hebrea estas la laŭkanona prononco de la Hebrea Biblio aŭ Tanaĥo, skribita de masoretaj kleruloj, kiuj vivis en la juda komunumo de Tiberiado en antikva Galileo ĉ. 750-950 k.e. sub la Abasida Kaliflando. Ili skribis forme de la tiberiada vokalizo, uzante kromsignojn skribitajn sub la hebreaj leteroj: vokalsignojn kaj konsonantajn diakritojn (nekudot) kaj la tiel nomatajn akcentojn (du rilatajn sistemojn de intonaciaj signoj).[1] Ĉi tiuj kune kun la marĝenaj notoj masora magna kaj masora parva konsistigas la tiberiadan aparaton.

Kvankam la skribaj vokaloj kaj akcentoj iĝis uzataj ĉirkaŭ 750 k.e., la buŝa tradicio reflektata de ili estas multjarcente pli malnova, kun antikvaj radikoj.

  1. Tiberian Hebrew Phonology: Focussing on Consonant Clusters, Andries W. Coetzee

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search